samedi 2 mai 2015
dimanche 19 avril 2015
Ekskurso kun nia motorcikla klubo en Beaugency
la 19-an de aprilo 2015
Belega ekskurso dimancxe 19-an de aprilo, bela vetero kun iom da vento, 14 motorcikloj kaj unu « trike », 20 personoj kiuj gxuis la malgrandajn stratojn kiuj kondukas al Beaugency.
Alveninte, ni tagmangxis laùlonge de la bordoj de riverego Loire antaù mallonga piedpromenado en la malnova urbo. Ekskurso kiu havis grandan sukceson , tio pruvas ke nia Klubo placxas pli kaj pli. Motorcikloj kun grandaj mortokapableco, aliaj iom malpli, unu « Trike », nia Klubo estas vere malfermita al cxiuj !!!!
Nomita en la monda hereda posedajxo kie fluas la lasta sauvagxa riverego, Beaugency estas historia urbo, dimamika, kultura kaj sporta. Promenado de cxirkaù 250 km ir kaj reveno.
Kliku sur la miniaturo por aperigi la albumon Picasa Web
samedi 18 avril 2015
Gxenerala membrokunveno de Esperanto France la 18-an de aprilo 2015
Kutime, la gxenerala membrokunveno de la asocio okazas cxiujare en diversa regiono. Cxijare, pro la universala kongreso kiu okazos en Lille de la 25-a de julio gxis la 1-a de aùgusto, la kunveno okazis en la domo de asocioj de la 4-a distrikto de Parizo. Trideko da membroj partoprenis la kunvenon.
Post la morala kaj financa raportoj, la rezultoj de la elektoj de la komitatanoj, la vicurbestro de la 4-a distrikto respondeca pri kulturo diris kelkajn vortojn kaj cxiuj iris cxe la sidejo de la asocio en la apuda strato por amika renkontigxo
lundi 23 mars 2015
La parkoj festas la printempo la 23-an de marto 2015
DISNEYLAND RESORT PARIS
Cxijare, Disneyland iom novenkondukas ornamante la parkojn por la alveno de printempo. Bela vetero, cetere ne tre varma sed sunega, post tiuj humidaj tagoj, iom da ripozo "varmigas la koron".
Varme vestitaj, ni promenas en la du parkoj, Disneyland et Disney Studios.
La fotoj estas realigitaj kun du aparatoj, la Canon Powershot G12 por Joël kaj la Canon SX 600 (kompacta) por Raymonde.
Bonan promenadon tra la parkoj de Disneyland Resort Paris.
Kliku sur la miniaturo por aperigi la albumon Picasa Web
dimanche 15 mars 2015
Promenado Moret Moto Club en Yevre le Chatel (89) la 15-an de marto 2015
Dank'al historia kaj
arkitekta heredaĵo kiu allogas ĉiujare pli ol 100 000 vizitantoj kaj la ĉarmo
rekonata de ĉiuj, Yèvre-le-Châtel apartenas al la klubo fermata de la "Plus beaux villages de France"
(Plej belaj vilaĝoj de Francio).
Kun la remparoj, la
kastelo kaj la kvar dikaj turoj, la poterno kiu kondukas al la malalta korto kaj la preĝejoj Sankta Gault
et SanktaLubin, Yèvre la Châtel estas unu el la plej rimarkinda loko el la regiono.
Tiu vilaĝeto, kun belaj
domoj konstruitaj kun la kalko de la lando estas ekde la komenco de la somera
sezono promenaloko ege fama. Konstruita je la 13-a jarcento sub la regno de
Philippe Auguste, la kastelo havas formo de rombo kun kvar dikaj turoj. Mallarĝ
a strateto cirkaùiras la vilaĝon kaj vi havas belan panoramon sur la
Beauce, Gâtinais kaj la bordoj de la arbaro d’Orléans.
Fotoj :
Raymonde : Canon
Powershot SX600 HS
Joël : Canon
POWERSHOT G12
Kliku sur la miniaturo por aperigi la abumon Picasa Web
dimanche 1 mars 2015
La rivera haveno de St Mammes la 1-an de marto 2015
Konstruo de ponteto
Nova ponteto, super la kanalo de Loing, kiu ligos Veneux les Sablons à St-Mammès estos baldaù finkonstruita. "Skandala detalo" en 2015, nenio estas antaùvidita por la handikapuloj en rulfoteloj, nur estas sxtupoj, nenio alia !
Mi profitas pri tio por promeni sur la kajo de la kanalo tie kie parkas la bargxoj kaj sxipetoj apartenantaj al privatuloj kaj kiuj ne plu frajte navigas. Griza vetero, ne tre malvarma sed tre humideca. La cxielo estas plene sxtopita. Mi uzas mian "malnovan kompanon" mia Canon EOS 400D kun Tamron 17/50 mm, F2.8. "Unu Stop" de sur-ekspozicio, malfermita je F4 ou 5/6, longa pozo. Uzado de rugxa filtro por gajni kontraston kun foto rekte en nigra blanka. Iom alproksimigxi el la kadradojn, elekti motivojn "nature" kontrastitaj, flegi la ekspoziciojn. Cxu tio placxas al vi ?
Materialo : CANON 400D kaj objektivo TAMRON 17/50 mm F2.8
Rugxa filtrilo kaj tripiedo por longaj pozo
dimanche 22 février 2015
La Herbejo Clemenceau Moret sur Loing la 22-an de februaro 2015
LA HERBEJO CLEMENCEAU
Apude de la mezepoka urbeto Moret sur Loing, la Herbejo Clemenceau kaj la cxirkaùajxoj konstituas la naturajn lokojn la plej proksimaj el la urbo centro.
Kun surfaco de 3,5 hektaroj, la Herbejo Clemenceau konsistas el Natura Rimarkebla Spaco kie apudas arbaraj spacoj, herbejoj kaj la rivero Loing.
Laùlonge de la bordoj de la rivero trovigxas domo de familio Clemenceau, kies patro Georges, kromnomita "Le Tigre" (La Tigro) kontribuis al la venko de Francio dum la mondmilito 14/18. Lia filo Michel estis deputito de Seine et Marne, kontraù la registaro de Vichy, li estis deportita en Aùstrio en 1942.
Situita en superbordigxo de rivero Loing, la Herbejo Clemenceau kolektas diversajn naturajn zonojn kies komuna punkto estas humideco. Eblas ke en la pasinteco sen arba marcxo kovris la zonon.
Al pasteja herbejo favoras instalado de multaj bestaj kaj vegetalaj specoj. Tiu libera zono estas frekventita far la silvioj, paruoj je longa vosto aù knarila falko.
Inscription à :
Articles (Atom)







































