dimanche 17 mai 2015

Festo de Eùropo en Bois le Roi (77) la 17-an de majo 2015

Okaze de la 4-a eldono, tiu festivalo disvolviĝis en la parko de la bazo de la libera tempo en Bois le Roi, famkonata de la loĝantoj de la departamento Seine et Marne. 

La asocio Francilia Federacio estis unuafoje invitita. Kvar animantoj informis la multnombrajn vizitantojn pere de ekspresa kurso kaj ludoj en espéranto. 

Multnombraj folkloraj grupoj el Eùropo, ludoj, gastronomiaj budoj, entute multaj vidindaĵoj kaj animadoj....



Kliku sur la miniaturo por aperigi la albumon Picasa Web



samedi 2 mai 2015

Kunveno de la loka kongresa komitato 2015 la 2-an de majo 2015

Post pluraj kunvenoj en Parizo, la Loka Kongresa Komitato Lille 2015 kunvenir duafoje en Lille, sabate la 2-a de majo en Lille Grand Palais (estonta kongresejo), dimancxe 3-a de majo en Junulara gastejo proksima. Ankaù cxeestis reprezentanto de la estraro de Universala Esperanto Asocio, respondeculo pri la universalaj kongresoj.

 

Pli ol 2000 kongresanoj estas atendataj al la 100-a Universala Kongreso en Lille de la 25-a de julio gxis la 1-a de majo 2015. Ricxa kultura programo kaj deko da ekskursoj en la regiono Nord / Pas de Calais kaj en Belgio kusxos en la programo. Ni ne forgesu tuttagan ekskurson en Bulogno cxe Maro kie okazis la unua universala kongreso en 1905 kun vizito de la teatro kie okazis la kongreso kaj ceremonio apud la busto de Zamenhof, iniciatanto de Esperanto.


Kliku sur la miniaturo por aperigi la albumon Picasa Web



dimanche 19 avril 2015

Ekskurso kun nia motorcikla klubo en Beaugency

la 19-an de aprilo 2015


Belega ekskurso dimancxe 19-an de aprilo, bela vetero kun iom da vento, 14 motorcikloj kaj unu « trike », 20 personoj kiuj gxuis la malgrandajn stratojn kiuj kondukas al Beaugency.



Alveninte, ni tagmangxis laùlonge de la bordoj de riverego Loire antaù mallonga piedpromenado en la malnova urbo. Ekskurso kiu havis grandan sukceson , tio pruvas ke nia Klubo placxas pli kaj pli. Motorcikloj kun grandaj mortokapableco, aliaj iom malpli, unu « Trike », nia Klubo estas vere malfermita al cxiuj !!!!



Nomita en la monda hereda posedajxo kie fluas la lasta sauvagxa riverego, Beaugency estas historia urbo, dimamika, kultura kaj sporta. Promenado de cxirkaù 250 km ir kaj reveno.


Kliku sur la miniaturo por aperigi la albumon Picasa Web


samedi 18 avril 2015

Gxenerala membrokunveno de Esperanto France la 18-an de aprilo 2015

Kutime, la gxenerala membrokunveno de la asocio okazas cxiujare en diversa regiono. Cxijare, pro la universala kongreso kiu okazos en Lille de la 25-a de julio gxis la 1-a de aùgusto, la kunveno okazis en la domo de asocioj de la 4-a distrikto de Parizo. Trideko da membroj partoprenis la kunvenon. 


Post la morala kaj financa raportoj, la rezultoj de la elektoj de la komitatanoj, la vicurbestro de la 4-a distrikto respondeca pri kulturo diris kelkajn vortojn kaj cxiuj iris cxe la sidejo de la asocio en la apuda strato por amika renkontigxo

Kliku sur la miniaturo por aperigi la abumon Picasa Web



lundi 23 mars 2015

La parkoj festas la printempo la 23-an de marto 2015

DISNEYLAND RESORT PARIS


Cxijare, Disneyland iom novenkondukas ornamante la parkojn por la alveno de printempo. Bela vetero, cetere ne tre varma sed sunega, post tiuj humidaj tagoj, iom da ripozo "varmigas la koron".

Varme vestitaj, ni promenas en la du parkoj, Disneyland et Disney Studios.

La fotoj estas realigitaj kun du aparatoj, la Canon Powershot G12 por Joël kaj la Canon SX 600 (kompacta) por Raymonde.

Bonan promenadon tra la parkoj de Disneyland Resort Paris.

Kliku sur la miniaturo por aperigi la albumon Picasa Web


dimanche 15 mars 2015

Promenado Moret Moto Club en Yevre le Chatel (89) la 15-an de marto 2015

Dank'al historia kaj arkitekta heredaĵo kiu allogas ĉiujare pli ol 100 000 vizitantoj kaj la ĉarmo rekonata de ĉiuj,  Yèvre-le-Châtel  apartenas al la klubo fermata de la  "Plus beaux villages de France" (Plej belaj vilaĝoj de Francio).
Kun la remparoj, la kastelo kaj la kvar dikaj turoj, la poterno kiu kondukas al  la malalta korto kaj la preĝejoj Sankta Gault et SanktaLubin, Yèvre la Châtel estas unu el la plej rimarkinda loko el la regiono.
Tiu vilaĝeto, kun belaj domoj konstruitaj kun la kalko de la lando estas ekde la komenco de la somera sezono promenaloko ege fama. Konstruita je la 13-a jarcento sub la regno de Philippe Auguste, la kastelo havas formo de rombo kun kvar dikaj turoj. Mallarĝ a strateto cirkaùiras la vilaĝon kaj vi havas belan panoramon sur la Beauce,  Gâtinais  kaj la bordoj de la arbaro  d’Orléans.

Fotoj :
Raymonde : Canon Powershot SX600 HS

Joël : Canon POWERSHOT G12



Kliku sur la miniaturo por aperigi la abumon Picasa Web


dimanche 1 mars 2015

La rivera haveno de St Mammes la 1-an de marto 2015

Konstruo de ponteto


 Nova ponteto, super la kanalo de Loing, kiu ligos Veneux les Sablons à St-Mammès estos baldaù finkonstruita. "Skandala detalo" en 2015, nenio estas antaùvidita por la handikapuloj en rulfoteloj, nur estas sxtupoj, nenio alia !


Mi profitas pri tio por promeni sur la kajo de la kanalo tie kie parkas la bargxoj kaj sxipetoj apartenantaj al privatuloj kaj kiuj ne plu frajte navigas. Griza vetero, ne tre malvarma sed tre humideca. La cxielo estas plene sxtopita. Mi uzas mian "malnovan kompanon" mia Canon EOS 400D kun Tamron 17/50 mm, F2.8. "Unu Stop" de sur-ekspozicio, malfermita je F4 ou 5/6, longa pozo. Uzado de rugxa filtro por gajni kontraston kun foto rekte en nigra blanka. Iom alproksimigxi el la kadradojn, elekti motivojn "nature" kontrastitaj, flegi la ekspoziciojn. Cxu tio placxas al vi ?

Materialo : CANON 400D kaj objektivo TAMRON 17/50 mm F2.8 














Rugxa filtrilo kaj tripiedo por longaj pozo