mercredi 29 juillet 2015

Vizito de Brugho (Belgio) la 29-an de julio 2015

La norda Venecio

Unu el la tuttagaj ekskursoj kondukis nin al Brugo (Belgio) estas unu el la plej belaj urboj de Eùropo kaj gia historia urbocentro estas Monda Heredajo de Unesko. Matena promenado tra la arkitekturaj, historiaj kaj artaj monumentoj de la mezepoka kaj renesanca urbo. Tagmango en malnova bierfarejo kaj boata vizito de la urbo tra giaj kanaloj. Libera tempo en la centro kaj reveno al Lille.



Kliku sur la miniaturo por aperigi la albumon Picasa Web



samedi 25 juillet 2015

100-a Universala Kongreso de Esperanto en Lille

de la 25-a de julio gxis la 1-a de aùgusto 2015 


De la 25-a de julio gis la 1-a de aùgusto okazis en Lille Grand Palais (Francio) la 100-a Universala Kongreso de Esperanto kun 2695 partoprenantoj el 82 landoj.


Multaj indikiloj en la stratoj de la urbo kaj speciala programo, koncercertoj kaj stratanimadoj, por la logantoj kaj la turistoj ebligis bonege konigi esperanto al pluraj miloj da personoj en Lille kaj la regiono.


Al tiu programo aldonigis por la gekongresanoj ekspozicioj kaj prelegoj, konferencoj, asociaj kaj specifaj kunvenoj , forumoj sen forgesi la multnombraj ekskursoj duon tagaj kaj tuttagaj el kiu unu al Brugo (Belgio).


Kliku sur la miniaturo por aperigi la albumon Picasa Web




dimanche 21 juin 2015

Promenado Moret Moto Club en Chamerolles Kastelo la 21-an junio 2015


Somera promenado tra Kastelo de la parfumoj
la 21-an de junio 2015


Bela promenado tiun dimanĉon al Puysaie sub la suno. Ok motoj, aùtomobilo ĉar ni atendas la novan motorciklon) kaj 11 personoj el kiuj la plej juna Leo 10 jaraĝa kaj ankaù motorciklisto. La gvidanto de la grupo agas hodiaù kiel « oficiala gvidanto » kaj sendube li pli kaj pli gvidos estontece.

La Kastelo Chamerolles, mirindaĵo de la epoko Renaissance je la bordoj de la arbaro de Orleans, apud la régionoj Beauce kaj Gatinais, invitas vin al romantika kaj historia promenado en verda etoso. Tiu kastelo estas tiu de la Parfumoj !




Kliku sur la miniaturo por aperigi la albumon Picasa Web




dimanche 31 mai 2015

Parko Nigloland familie la 31-an de majo 2015

PARKO NIGLOLAND FAMILIE
la 31-an de majo 2015

Familie, kun infanoj kaj du genepoj, ni vizitis la parkon Nigloland. Kutima familia etoso en tiu parko, multaj karuseloj « familiaj » por la infanoj kaj gepatroj... kaj geavoj. Kompreneble, ankaù estas pli eksterordinaraj karuseloj por la aliaj homoj ….


Estis bele rigardi la feliĉajn okulojn de la kvarjara nepino kiu unuafoje vizitis tiun parkon dum la okjara frato jam estis tie trifoje. Belega tago por ĉiuj ni !!!!



Kliku sur la miniaturo por aperigi la albumon Picasa Web



lundi 25 mai 2015

Semajnfino Moret Moto Club en Normandie (Fecamp) la 25-an de majo 2015

Malmulte da suno por tiu semajnfino en Normandio. Griza veterp, iom da vento kaj iom da freŝa vetero sed malmulte da pluvo.... 9 motoj, unu aùtomobilo kaj 15 personoj por tiu longa periplo de la jaro, 820 kilometroj de Moret al Moret dum 3 tagoj. Tio lacigas sufiĉe, ĉefe si oni sonĝas al la motorcikloj 125.....


Viziti tiun parton de Normandio estas trairi la Pays de Caux Fécamp Etretat, estas trairi la pejzaĝoj karaj al Arsène Lupin, promenadi en normanda Bocage kaj Pays d’Auge (Honfleur, Trouville Deauville, Pont l’Evêque). Malkovro de malgrandaj kamparaj stratoj kun Joël, gvidanto kiu naskiĝis en tiu regiono !


La malbona vetero ne malebligis la bonan kaj simpatian etoson en la grupo, homoj daùre ridantaj. Dankojn al la partoprenantoj kiuj donas al nia Moret Moto Club bonegan etoson !!!!



Kliku sur la miniaturo por aperigi la albumon Picasa Web





dimanche 17 mai 2015

Festo de Eùropo en Bois le Roi (77) la 17-an de majo 2015

Okaze de la 4-a eldono, tiu festivalo disvolviĝis en la parko de la bazo de la libera tempo en Bois le Roi, famkonata de la loĝantoj de la departamento Seine et Marne. 

La asocio Francilia Federacio estis unuafoje invitita. Kvar animantoj informis la multnombrajn vizitantojn pere de ekspresa kurso kaj ludoj en espéranto. 

Multnombraj folkloraj grupoj el Eùropo, ludoj, gastronomiaj budoj, entute multaj vidindaĵoj kaj animadoj....



Kliku sur la miniaturo por aperigi la albumon Picasa Web



samedi 2 mai 2015

Kunveno de la loka kongresa komitato 2015 la 2-an de majo 2015

Post pluraj kunvenoj en Parizo, la Loka Kongresa Komitato Lille 2015 kunvenir duafoje en Lille, sabate la 2-a de majo en Lille Grand Palais (estonta kongresejo), dimancxe 3-a de majo en Junulara gastejo proksima. Ankaù cxeestis reprezentanto de la estraro de Universala Esperanto Asocio, respondeculo pri la universalaj kongresoj.

 

Pli ol 2000 kongresanoj estas atendataj al la 100-a Universala Kongreso en Lille de la 25-a de julio gxis la 1-a de majo 2015. Ricxa kultura programo kaj deko da ekskursoj en la regiono Nord / Pas de Calais kaj en Belgio kusxos en la programo. Ni ne forgesu tuttagan ekskurson en Bulogno cxe Maro kie okazis la unua universala kongreso en 1905 kun vizito de la teatro kie okazis la kongreso kaj ceremonio apud la busto de Zamenhof, iniciatanto de Esperanto.


Kliku sur la miniaturo por aperigi la albumon Picasa Web