mercredi 19 août 2015
dimanche 9 août 2015
Briare la 9-an de aùgusto 2015
La ponto kanalo de Briare estas ponto canalo flanka al la
riverego Loire kaj super Loire. La
konstruaĵo situas sur la teritorio de komunumoj Briare kaj St-Firmin sur Loire
en la departemento Loiret kaj region Centra Francio.
La ponto kanalo ne estis devige la unua kun 662 metroj
sed tamen la plej longa en la mondo. Plej longa aparis en 2003, la ponto kanalo
de Magdebourg sur la riverego Elbe (Germanio), la ponto mezuras 918 metroj.
Entute metala, la akvovojo estas bordita de du trotuaroj
kaj ligno de lumstangoj. La bordoj estas ornamitaj de du belaj kolonoj kiuj
similas al tiuj de la Ponto Aleksandro la 3-a en Parizo. La larĝeco de la
kanalo estas 6 metra kun ankrado de 2,2 metroj. La ponto estas konstruita sur
14 ŝtonaj pilieroj.
Daùre pli kaj pli da turistoj venas tie !
dimanche 2 août 2015
Kolora - Blokhaùso Eperlecques kaj baterio Todt 2-an de aùgusto 2015
La blokhaùso de
Eperlecques, unua lanĉbaso de V1 kaj V2,
vizito dimanĉon la 2-an de aùgusto 2015
vizito dimanĉon la 2-an de aùgusto 2015
Norde de Francio, post
la 100-a Universala Kongreso de Esperanto, ni profitas de tiu dimanĉo por
viziti du famaj lokoj de la dua mondmilito en departemento Pas de Calais.
La blokhaùso de
Eperlecques : 90 000 tunoj da betono ordigitaj Historia Monumento. Decembre 1942,
Hitler ordonas konstrui uzinon cele kunigi kaj sendependan lanĉbason de raketoj
V1 kaj V2 por detrui Londonon kaj Antverpenon.
Bombardita far la
aliancaj landoj en aùgusto 1943, ĝi neniam funkciis kiel lanĉbazo, sed la
Germanoj denove konstruigis ĝin por fini la pezkonstruon kaj instali produkton
de likvida oksigeno, tiutempe necesa karburaĵo por la V2.
La fotojn kiujn vi vidas montras ankaù la baterion Todt sed temas pri koloraj fotoj, kvazaù similaj al tiuj nigraj kaj blankaj. Pli da detaloj eble estas sur la aliaj ol sur la koloraj, alia maniero imagi la lokon.
Kliku sur la miniaturo por aperigi la albumon Picasa Web
mercredi 29 juillet 2015
Vizito de Brugho (Belgio) la 29-an de julio 2015
La norda Venecio
Unu el la tuttagaj ekskursoj kondukis nin al Brugo (Belgio) estas unu el la plej belaj urboj de Eùropo kaj gia historia urbocentro estas Monda Heredajo de Unesko. Matena promenado tra la arkitekturaj, historiaj kaj artaj monumentoj de la mezepoka kaj renesanca urbo. Tagmango en malnova bierfarejo kaj boata vizito de la urbo tra giaj kanaloj. Libera tempo en la centro kaj reveno al Lille.
samedi 25 juillet 2015
100-a Universala Kongreso de Esperanto en Lille
de la 25-a de julio gxis la 1-a de aùgusto 2015
De la 25-a de julio gis la 1-a de aùgusto okazis en Lille Grand Palais (Francio) la 100-a Universala Kongreso de Esperanto kun 2695 partoprenantoj el 82 landoj.
Multaj indikiloj en la stratoj de la urbo kaj speciala programo, koncercertoj kaj stratanimadoj, por la logantoj kaj la turistoj ebligis bonege konigi esperanto al pluraj miloj da personoj en Lille kaj la regiono.
Al tiu programo aldonigis por la gekongresanoj ekspozicioj kaj prelegoj, konferencoj, asociaj kaj specifaj kunvenoj , forumoj sen forgesi la multnombraj ekskursoj duon tagaj kaj tuttagaj el kiu unu al Brugo (Belgio).
Inscription à :
Articles (Atom)


























































































