vendredi 4 décembre 2015

Festo Sankta Nikolao en Moret sur Loing la 4-an de decembro 2015

Festo Sankta Nikolao  en Moret sur Loing la 5-an de decembro 2015



Kiel ĉiujaro, Moret sur Loing akceptis Sanktan Nikolazon kaj la Patro Fouettard (por infan-skurĝisto) por ke ili disdonu bonbonojn kaj kuketojn al la infanoj. Okazo por instali Kristnaskan merkaton, taga butiko kun artaj objektoj, krespoj faritaj de la junulara asocio  kaj glason da varma vino. 

Multaj vizitantoj al tiu ege simpatia festo kiu montras, sed ĉu utilas tion diri, ke daùre io okazas en nia bela mezepoka urbeto ! Koran dankon al ĉiubonvolemuloj por la sukceso de tiu tago. 

Mathys, nia nepo havis la eblecon provi la arton de korbofarado kaj aùskulti kun la multnombraj aliaj infanoj fabelon mirinde rakontitan ! 





































mercredi 28 octobre 2015

dimanche 18 octobre 2015

Festo de la pomo en Pancourt (45) la 18-an de oktobro 2015

Festo de la Pomo en Pancourt le 18-an de oktobro 2015


Vilaĝeto el regiono Gâtinais.....

Bela kaj simpatia festo, kelkaj animadoj rilataj al la pomo, dancoj....

La Festo de la Pomo indikas la revenon de malnovega tradicio. La senarbejo de Pancourt estis dum longa tempo nomita « La senarbejo je la mil pomarboj » kaj eĉ « la eta Normandio de Gâtinais ».


Canon EOS 60D + Canon 24/70 USM L kaj polarizita filtrilo 400 ISO kaj sliparoj  RAW en nigra kaj blanka pura. Rivelado DXO Pro 10.


Kliku sur la miniaturo por aperigi la albumon Picasa Web




samedi 3 octobre 2015

Parko "ASTERIX" inter geamikoj la 3-an de octobro 2015

PARKO ASTERIX INTER GEAMIKOJ
La 3-an de Oktobro 2015

Kutime, ĉiujare ni vizitas, inter geamikoj Colette kaj Jean-Philippe, amuzparkon. Oktobre, ni estis en Parko Asterix, 50 km nordokcidente de francilia regiono. Tiu parko, inaùgurita en 1989 rakontas pri la famaj Asterix kaj Obelix, kaj gaùloj, kreitaj en 1959 de Uderzo kaj Goscinny.


Multaj animadoj, spektakloj kaj karuseloj, trankvilaj por la infanoj kaj aliaj « malpli trankvilaj » ;  tiuj lastaj kiel en aliaj amuzparkoj en la mondo !




Kliku sur la miniaturo por aperigi la albumon Picasa Web