mardi 20 juin 2017

Ekspozicio pri aùtomobiloj "Rallyes Raids" la 17-a de junio 2017

La aventuro de Rallyes Raids


Ekspozicio de veturiloj 4X4, motorcikloj kiuj partoprenis al Rallyes Raids

Moret sur Loing 17-a kaj 18-a de junio 2017


La Rotary Club de Moret sur Loing okazigis ekspozicion de apartaj kaj spektindaj veturiloj je la profito de bonfaraj agadoj el kiuj HANDIKART.

Rallye AÎCHA des Gazelles - 4L TROPHY - Rallye en Maroko, ktp...

Bela somera tago, forta varmeco sur la Pré de Pins apud la rivero Loing kaj la urbo Moret kiel malantaù dekoro, bela serio da fotoj.

Uzita materialo : CANON 60D + objektivo SIGMA Art 17/70 F2.8 kaj LUMIX TZ 70 kun objektivo Leica.
































dimanche 26 juin 2016

Motorciklo La Orienta Lago "Le Lac d'Orient" la 26-an junio 2016

LA ORIENTA LAGO

« LE LAC D'ORIENT »

La Orienta Lago (« Lac d'Orient ») aù lago rezervejo Seine situas nord/oriente de Francio en regiono Alsace/Champagne-Ardennes/Lorraine.
Ĝi estas unu el la kvar grandaj lagoj de Seine kreitaj por protekti Parizon kontraù la inundoj. Konstruita dum la jaroj 1950 kaj 1960, la lago funkcias ekde la jaroj 1966, ĝi apartenas al la regiona natura parko Orienta Arbaro (« Forêt d'Orient »).

Dimanĉe la 26-an de junio, bela vetero, iom da suno, 18 motorcikloj, 23 personoj, longa vico ruladis tra la sepertumaj stratoj por atingi la lagon kaj pikniki apud la strando. Kelkaj kuraĝuloj sin banis, kelkaj promenadis, dum aliaj agrable babiladis.... Alia bela ekskurso organizita de Moret Moto Club en kutima agrabla etoso !








































mercredi 1 juin 2016

La inundoj de la rivero Loing la 31-a de majo 2016


Du datoj  : 28-a de januaro 1910 – 31-a de majo 2016.... 106 jaroj kaj 4 monatoj inter ili …. Sama malkvieteco en la homaj mensoj de Moret sur Loing, la rivero superfluas, la riveraltiĝo estas pli alta ol tiu de 1910 en  Montargis, Souppes sur Loing, Nemours.

En nia urbo Moret sur Loing, multaj stratoj estas fermitaj, la ponto ankaù dum 3 tagoj, unue por la piedirantoj, poste por la aùtomobiloj.  

La historia centro estas bonstata sed gravaj damaĝoj en la ĉirkaùaĵo kaj ankaù grandaj timoj por la malnovaj akvomuelejoj apud la ponto, tiuj bonvenigante ekspoziciojn plurfoje jare ; niaj muelejoj estis kvazaù malaperantaj sub la akvo, la tegmenton nur oni povis ekvidi. Foje, oni antaùvidis oficiale ke la akvo fluos super la ponto .... Multaj piedirantoj venis ĉiutage sur la ponto por rigardi la riveraltiĝon kaj la evoluon. 

Kial tiel grava kaj alta riveraltiĝo ? Fortaj pluvoj Norde kaj Oriente de Francio kaj la akvorezervujoj almonte tro plenaj, akvoellasoj necesaj .....

3 datoj …. 3 albumoj
Riveraltiĝo de Loing junio 2016 la 31-a de majo matene
Riveraltiĝo de Loing junio 2016 la 31-a de majo posttagmeze
Riveraltiĝo de Loing junio 2016 la 1-a de junio

Aparatoj CANON 60 D + CANON 24/70 L f 2.8 USM

LUMIX T Z 70 kun objektivo Leica


Kliku sur la miniaturoj 


Inundoj de rivero Loing 31-a de majo matene


Inundoj de rivero Loing 31-a de majo posttagmeze


Inundoj de rivero Loing 1-a de junio