samedi 19 mai 2018

Trilanda Kongreso : Ekskurso al Pirmasens


Sabate la 19-an de majo estis organizita busekskurso al la urbo Pirmasens je 25 kilometro de Du Pontoj ĉe la okcidenta rando de la "Palatinata arbaro". Kvankam ne tiom da ŝuoj estas produktitaj en Pirmasens hodiaù kiel ili estis, la urbo daùre estas grava loko por la internacia ŝufabrikado. Krom le plej malnova fabriko de ŝuoj en Germanio (Peter Kaiser) troviĝas en Pirmasens, la centro de iuj aliaj konataj ŝumarkoj, ekzemple tiaj : "Kennel & Scmenger", "Semler", "KangarROOS" aù "Bugatti".

Alvenante ĉe la busa stacidomo en Pirmasens, nia grupo estis akceptita de la du gvidantoj de la urbo, kiuj emeritiĝis sed plezure gvidas turistojn. Nia grupo estis divida en du, la germanparolantoj kun unu gvidanto kaj la aliaj kun la dua gvidanto. Tradukis nia akompananto Martin Thorenz kiu mem loĝas en Pirmasens. Ek al longa pieda vizito tra la urbo .... !!! .... kaj ni ne forgesu ke tiu urbo estas konstruita sur sep montetoj ....


Apud mi... Laure kaj François


La grupeto aùskultas la klarigojn ....




Martin, nia akompananto kaj dekstre nia gvidanto


Iom da ripozo ....

  
Vasta bela parko....


Daùrigo de la promenado 


La grupeto admiras la parkon 



Astronomio !



Alia volas provi la sidlokon 


El supre....


Interesa objekto 





Iama poŝto, nun muzeo ....La nova kultura centro de la urbo Pirmasens estas la "Forum Alte Post". Ĉie tiu en la komplete restaùrita "Reĝa Bavara Poŝtoficejo" okazas ŝanĝiĝantaj artaj ekspozicioj, seminarioj, koncertoj kaj aliaj kulturaj okazaĵoj. Krom tiu ekzistas ankaù permanenta ekspozicio de verkoj de la fama pentristo de Pirmasens, Heinrich Bürckel kaj ankaù la Hugo-Ball-Kabineto, kiu estas dediĉita al la kunfondinto de "Dada".  



Fotoj el la pasinta tempo....



Belaj statuoj 
















Fino de la vizito de Pirmasens ....

vendredi 18 mai 2018

Trilanda Kongreso Zweibrücken Pentekoste 2018

Unu kongreso ...Tri landoj... Du Pontoj...
Pentekoste 2018, de la 18-a ĝis le 21-a de majo, okazis esperanto kongreso de tri landoj  : Francio, Germanio kaj Luksemburgio. Sed kie okazis tiu kongreso ? En Du Pontoj (Zweibrücken en la germana) apud Sarrebrück, urbo proksima al la franca landlimo.

La oficiala inaùguro disvolviĝis sabate la 19-an en la granda amfiteatro de la Universitato kun ĉeesto de la Prezidanto de tiu universitato kiu komencis bonvenigan paroladon per frazo en esperanto, parolado tradukita de la prezidanto de Germana Esperanto Asocio, Ulrich Brandeburg. La prezidantoj de la du aliaj asocioj, Axel Rousseau por Francio kaj Brian Moon por Luksemburgio, ankaù salutis la partoprenantojn.

Eminentaj homoj en la esperantista mondo sendis salutmesaĝojn : Malu Dreyer, Ministrino prezidantino de la Lando (regiono) Rhenanie Palatinat, Christian Gauf, urbestro de Du Pontoj, Frédéric Cuvillier, urbestro de Boulogne sur Mer, urbo ĝemelita kun Du Pontoj, Margaret Zamenhof, pra nepino de L.L. Zamenhof, Mark Fettès, prezidanto de Universala Esperanto Asocio.

Du prelegoj estis programitaj dum la inaùguro, unu pri la kongresa temo" Esperanto tutmonde ligita" far Chuk Smith, preleganto el Usono, kaj la dua pri la temo de "la nuna stato de nia agado en Eùropo kaj la kunlaborado kun la eùropa komisiono" far la irlanda diplomato Sean O'Rian, prezidanto de Eùropa Unio de Esperanto.

Posttagmeze, unua kunveno de la komitato de Esperanto France kaj diversaj fakaj kunvenoj kiel "Informoj pri esperanto en la germana", projekto pri edukado far TEJO (Tutmonda Esperanto Junulara Asocio) kaj la ligoj de diversaj regionoj de Germana Esperanto Asocio.



Mi bonvenigas vin ....


La eta preĝejo kie okazis la eùkumena diservo dimanĉe


La kongresejo situas je 3 kilometro de la urbo centro. Tiu kongreso okazis en la lokoj de la Universitato kie estis ankaù organizitaj komunaj manĝoj en la vasta manĝoĉambro. Bonega iniciato ĉar ne estis aliaj restoracioj en la kvartalo de la Universitato. 


Ulrich Brandeburg, prezidanto de Germana Esperanto Asocio


La enirejo de la Amfiteatro


Promenado en Du Pontoj ...


La deserto aspektas ege bongusta .... ĉu ne ? 


Promenado en Du Pontoj....


La oficiala inaùguro... maldekstre sur la foto ĝis la dekstra flanko .... Ulrich Brandeburg (Germanio), Axel Rousseau (Francio), Brian Moon (Luksemburgio), Chuk Smith (preleganto el Usono), Oliver Walz (prezidanto de la Loka Kongresa Komitato), Sean O'Rian (preleganto kaj prezidanto de Eùropa Unio de Esperanto) kaj la Prezidanto de la Universitato. 


La prezidanto de la Universitato salutas kaj la prezidanto de Germana Esperanto Asocio tradukas....


Aleks Kadar, ĝenerala sekretario de Universala Esperanto Asocio


Parto de la ĉeestantoj....

   
Axel Rousseau transdonas donacon al Germana Esperanto Asocio


Francio salutas ....


Prelego de Chuk Smith


Saluton al vi ĉiuj ....


Komuna foto antaù la amfiteatro 


La oficiala banderolo !