lundi 11 juin 2018

Vendeo 9-a ĝis 15-a de junio : Le Prieuré de Grammont (Priorejo) et Les Essarts

La 11-an de junio, ni ekskursis al Priorejo de Grammont, fondita je la fino de la 12-a jarcento à Saint Prouant. sub la impulso de Richard Coeur de Lion. La priorejo estas unu el la pli bone konservita en Francio kaj estas situata je 20 minutoj de la famega amuzparko Puy du Fou.





Estis foto ekspozicio de la fama fotisto Yann Artus Bertrand


Ni eniru kune .... sekvu nin por la vizito ....





Ni poste vizitis Les Essarts....la preĝejo kaj la kastelo....La preĝejo estis konstruita en la 19-a jarcento sur la antaùa loko de iama priorejo detruita dum la Vendea milito ....



La fotoekspozicio pri kiu ni parolis ....





La kastelo Les Essarts


La preĝejo Les Essarts
ĝ

dimanche 10 juin 2018

Vendeo 9-a ĝis 15-a de junio : Chavagnes en Paillers kaj Clisson

La domo estas situata je tri kilometroj de la vilaĝo Chavagnes en Paillers. Malgranda kampara strato kie ni veturas ĉiutage por iri kaj reveni el niaj diversaj promenadoj kaj vizitoj.

Ĉimatene, 10-a de junio, la meteorologio ne estas tre agrabla, griza vetero kaj iomete da pluvo..... Feliĉe pliboniĝis dum la tago por nia plej granda plezuro, ni kiuj ferias ....



La preĝejo Sankta Petro kaj Sankta Paùlo, konstruita inter 1847 kaj 1866




Iu konatulo inter la "aliaj personoj"....






Por la insektoj.... En la pasinteco por distribui nutraĵojn al tiuj kiuj nenion havis ....


Kiu vi estas ? 






samedi 9 juin 2018

Vendeo 9-a ĝis 15-a de junio : Chavagnes en Paillers, kampara loketo La Bretaudière


Niaj someraj ferioj okazis inter la 9-a kaj la 15-a de junio, en regiono Vendeo kaj la temo kiun ni elektis,  estis la milito de Vendeo en 1793 en la paŝoj de la loĝantaroj de la regiono. Tiu civila milito okazis inter 1793 kaj 1796 dum la Franca Revolucio. La milito finiĝis en 1796 kaj estis pli ol 200 000 mortintoj kaj multajn detruojn.

Ni alvenis la 9-an de junio kaj estis bonege akceptitaj far la posedantoj de la domo kiun ni luprenis por la semajno. 

Kiel kutime, ni ambaù faris fotojn kaj kunportis du fotoaparatojn : 

Canon POWERSHOT 600 SX  por mi  Raymonde
Canon 400D + objektivo SIGMA 24/70 F2.8 Art por Joël


   Ni luis la teretaĝon kaj la posedantoj loĝas ĉe la unua etaĝo.....La domo estas tre bone ekipita sed, malgranda ombro en la programo (se ni povas diri) frostas interne .....


Vespere, ni vizitis la kamparan loketon ....



.... kaj renkontis la loĝantojn ....



La enirejo de nia luprenita domo....



Malantaù la domo....



Iom da ripozo ....


Fino de la unua tago !

dimanche 3 juin 2018

Promenado en Bonneval la 3-an de junio 2018


La promenado de nia Moret Moto Club kondukis nin al Bonneval (Eure et Loir) en regiono Centro Val de Loire. Meze de la Beauce kaj je la komenco de la alta valo de rivero Loir, la urbeto Bonneval estas fortika vilaĝo. Beauce estas regiono kun ebenaĵoj, kultivajoj, tritikoj kaj betoj....

Ĉirkaù le fortikaĵo de la historia centro, la Loir fluas en la fosaĵoj. La abundo de akvo meze de la urbo donas al ĝi la kromnomon de "malgranda Venezio de Beauce" laù la maniero de Montargis "malgranda Venezio de Gâtinais" en la najbara departemento Loiret. Gâtinais situas oriente de Beauce kaj tie estas bredadoj....

Ĉe la oficialigo de la franca lingvo, la latina nomo Bonna Valis, Bon Val en la franca lingvo estis anstataùita per Bonneval. La vilaĝo Bonna Valis kreskis ĉirkaù la abatejo St Florentin fondita en 857.


Parto de la skipo de Moret Moto Club !


Ek al la promenado .... kaj fotoj faritaj pere Canon Powershot 600 SX


La motorciklo de Daisy (Raymonde) kaj Joël 


La plej grava momento... La pikniko !


La rivero en Bonneval 



Ni ekskursos tra la kanaloj kaj vidos multon en la urbeto 



Saluton, kiel vi fartas ? 


Dum la ŝipa ekskurso ....


.... serio da belaj vidindaĵoj ....


La fotistino fotita !


Aliaj vidindaĵoj ....



Beletaj balkonoj !







Hooo ... Atentu pri via kapo ....



Kelkaj rememoraĵoj pri la pasinteco ....



Finiĝis la promenado ... 


Komuna foto de la partoprenantoj !