lundi 18 mars 2019

Moret sur Loing "ne kutima vizito" la 18-an de marto 2019

Moret sur Loing "ne kutima vizito", malproksime el la turismaj kliŝoj.

Viziti tiun urbeton laù la turismaj vojoj estas kutima vizito ...

Viziti laù ĉarmaj stratetoj paralelaj al la turismaj vojoj estas "ne kutima vizito".... tie beleta angulo, tie pordo, tie fasado ĉarma... ktp ...Kompreneble, foje, ni retrovas la grandaj vojoj ....

Ni proponas al vi sekvi nin por "nekutima vizito" de nia loĝurbeto....
Okaze de mallonga tranoktado aù taga promanedo, ekkonu la urbeton situita je 70 kilometroj de Parizo apud la urbo Fontainebleau kaj la arbaro. Tiaj belaj pejzaĝoj inspiris multajn pentristojn inter kiuj Alfred Sisley. 



Serio nigra kaj blanka (Canon EOS 60 D)


Strateto kondukas nin en la centro de la urbeto


La fasado "François 1er" (reĝo de 1515 à 1547) 


Videblas la ĉefa strato de la urbeto 


La enirpordo de la preĝejo 


Unu el la du pordegoj "Porte de Bourgogne" 


Laùllonge de la rivero 


Daùrigu la promenadon ...


... laùlonge de la rivero 


La urbodomo 


Detalo de la domo

Serio kolora 


La domoj en strateto ....


... estas tiel ...


... ĉarmaj ...

Ĉu vi ne opinias ? 


Rigardu kiel belaj estas tiu strateto


Foje, ni alvenas al pli granda strato 


Restoracio 


Ni tuj revenu al la rivero 


kaj ...


admiru la du vidindaĵojn kiuj sekvas ....




La ponto kaj unu el la du pordegoj "Porte de Bourgogne"



Laùlonge de la rivero, tiu panelo indikas la altecon de la inundoj. 
La plej lasta datumas el junio 2016. 


Tie ni ekvidas la kulturajn kaj festajn salonojn de la urbeto 



Restoj de la iamaj fortikaĵoj


Ludtereno por infanoj 


La alia pordego "Porte de Samois"


Hotelo/Restoracio


Bona krespejo por fini la promenadon kaj eble tagmaĝi, kial ne ? 

dimanche 17 mars 2019

Villeneuve sur Bellot (77) la 17-an de marto 2019

Villeneuve sur Bellot estas malgranda vilaĝo norde de Francilia Regiono en departemento Seine et Marne (77)  kie vivas 1136 loĝantoj. La plej proksima granda urbo estas Meaux kiu troviĝs je 35 kilometroj okcidente laù "birda flugo" (rekta vojo).

La "origino" de tiu vilaĝo datumas el la 12-a jarcento, la meza alteco varias cirkaù 100 metroj. En la jaro 1000, tiu vilaĝo nomita Villa Nova Supra Moram aù Villeneuve sur Bellot dum la donaco de la preĝejo Sankta Remy / Sankta Louis al la religianoj de Chezy (Aisne 02) antaù deveni Villeneuve sur Bellot en 1793. Tiu preĝejo estis enskribita en 1926 al la inventaro de la historiaj monumentoj kaj havas la unikan apartecon havi sur unu el la muroj la devison de la respubliko : " Libereco, Egaleco, Frateco".

Sekvu la vojoj de la vilaĝo ....

Fotoj koloraj far Raymonde


Villeneuve sur Bellot estas urbeto nomita "Karakterizaĵaj vilaĝoj kaj urboj". 
Tiu titolo estas liveritaj far la Turisma Oficejo de la departemento al vilaĝoj kaj urboj kiuj prezentas arkitektan kaj rimarkindan pejzaĝon cele pligrandigi la turisman flankon. 



La preĝejo Sankta Remy / Sankta Louis

  
Longa vojeto ....


La vilaĝo 


Beleta perspektivo 


kaj nun ... daùrigo de la promenado rigardante la ...


Fotoj nigra / blanka far Joël 


La preĝejo Sankta Remy / Sankta Louis


Eta rivereto ....


La sonorilturo de la preĝejo 


Johanino d'Arc 

dimanche 17 février 2019

Mezepoka urbo Joigny (89 Yonne) la 17-a de februaro 2019


Uzita materialo :
Kolora : Raymonde Canon Powershot G12
Nigra Blanka : Joël Canon EOS 400D + Sigma 17/70 mm F2.8

La Kvartalo Sankta Andreo :
La preĝejo, dediĉita al Sankta Johano, datumas de la 18-a jarcento. Ĝi situas supre de la urbo flanke de la kastelo de Gondi familio. Ĝin frekventis Sankta Vincento de Paùlo kiam li tranoktis en Joigny kiel guvernisto de la infanoj de Grafo de Joigny, Sinjoro de Gondi. 










La Domo de la Guberniestro de Joigny
Louis Guidotti, guberniestro inter 1610 kaj 1647





Kaselo kaj Placo Sankta Johano


La fasado de la Kastelo kiu ne estis finita !


Belega porĉo kiu ebligas eniri en la korto de la Kastelo 



Ruinoj de la Preĝejo Sankta Johano kiu datumas el 1504








La Domo el Ligno 
Domo de Prefekto de Joigny kiu datumas el la 16-a jarcento



La bordoj de rivero Yonne kaj la Ponto de Joigny 

La unua ponto sur rivero Yonne en Joigny sendube datumas el la 12-a jarcento. Jaroj post jaroj, ĝi estis multfoje transformita cele adaptiĝi al la bezonoj de la epokoj. 

En 1860, sub la direkto de Inĝeniero Desmaisons, la du unuaj arkaĵoj de Boffrand (arkitekto) estas anstataùigita de unika anso ebliganta bele aranĝi la haùlovojon sub la ponto.  

En 1932, por faciligi cirkuladon sur la ponto, plenplena okaze de grandegaj aùtmobilaj translokadoj, laboroj por pligrandi la vojojn estas realigitaj kun partopreno de la urbo Joigny, direktita tiutempe far Albert Garnier. 

Ekde tiu dato, la trotuaroj estas en korbelo, la tuta larĝeco de la ponto Boffrand-Huppeau estante plena konsacrita al la cirkulado de aùtomobiloj kaj kamionoj, kaj ebligas cirkuligi plejparte la eksceptaj transportoj. 




Raymonde sur le Benko de Ĝemeliĝoj