dimanche 17 janvier 2021

Ferioj en Paimpol (Bretonio),, la Lanleff templo kaj la urbo Guingamp (la kastelo kaj la remparoj) la 17-an de aùgusto 2020

La nomo de la loko estas atestita laù la formoj Lanlem en 1148, Lanlaim en 1262, Lanlem 

en 1269, Loulem fine de la dekara jarcento kaj Lanleff en 1626.

La Lanleff templo estas ruinita monumento en rozkolora grejso konstruite laù cirkla plano 

kiel la abateja preĝejo Sainte Croix de Quimperlé. Se ĝia formo rilatas al tiu de la 

Jerusalema Sankta Tomboĉambro, ĝi estas tie "mariana rotondo kies nombro estis granda 

en Eùropo dum la romanika periodo"


Fotoj koloraj : Raymonde SONY G HX 60

Fotoj nigraj blankaj : Joël FUJIFILM XT 30 kaj Fujinon XF 18/55 F2.8 WR


 


Ni promenu trankvile admirante la diversajn detalojn de la templo....


unu post la aliaj ....


Vidu kiel interese estas ....



Tiu bildo montras la templon en la pasinteco


Jen la koloraj bildoj de la templo ...

Alproksimiĝu por legi la historion ....



Tre mallarĝa estas la enirejo


Lasta foto de la promenado en Lanleff, ni nun iru al ...


... la urbo Guingamp ....

 La nomo de la loko estas atestita en la formoj Wingamp, Guencamp en 1123, Guengampen 

1145, Wemgampus en 1151, Wengamp, Guengampus en 1165 kaj 1169, Wingamp en 1165 

kaj 1171, Guingampus en 1235. 

La urbo estas hejmo de profesia futbala klubo "En avant Guingamp". 

En Guingam vivas 

8000 loĝantoj. 


Centra placo de la urbo

El la kastelo konstruita en la 12-a jarcento ....


Vidinda bildo 


Revenante en la urbon ...



Ne timu ...Ni eniru en la straton de la infero ....

En la preĝejo....

Beleta kiosko 


La kastelo


Jen fino de la tago .... Ni esperas ke tiuj fotoj montris iom pli el la bela regiono Bretonio ....

vendredi 27 novembre 2020

Ferioj en Paimpol (Bretonio), la haveno, la abatejo de Beauport kaj la muelejo de Craca la 16-an de aùgusto

Paimpol estas marborda komunumo norde en Bretonio. La urbo nomiĝas Paimpol, oficiala nomo uzita en la franca, aù Pempoull (Bretona nomo). En la pasintaj tempoj, nomiĝis Penpol en 1184, Penpul en 1198 kaj Penpol en 1202 ... kaj multaj variantoj poste. Kun meza alteco de 7 metroj, la urbo kovras 23,6 kvadrataj kilometroj. 

Paimpol estas fama pro tio ke, komence de la 20-a jarcento, estis unu el la grandaj fiŝkaptaj havenoj ĉe  la marbordo de Islando. Pierre Loti skribos romanon pri ĝi en 1886, "Pêcheur d'Islande" (Fiŝkaptisto el Islando). 

Oni kalkulas ke pli ol cent boatoj kaj almenaù 2000 fiŝkaptistoj en la regiono Paimpol dronis ĉefe en la Islanda maro inter 1852 kaj 1932. La plej grndaj  danĝeroj estis ŝtormoj, kolizioj en nebula etoso sed ankaù alkoholismo. Fine de la 19-a jarcento, la mortoprocento estis taksita je 15 % dum estis 6 % en la islandaj akvoj. 

 

                                        
                        Paimpol la haveno ....


kaj la ĝeto




Saluton al vi !


Malnovaj boataj eterne ripozas tie


Saluton, kiel vi fartas ? 



La abatejo Beauport situas en la komunumo Paimpol, en la parto de la vilaĝo Kérity. Ĝi estis fondita komence de la 13-a jarcento far grafo Alain I de Avaugour kiu transdonis en 1202 la posedaĵon de la abatjo Saint Riom. Tiu lasta estis establita fine de la 11-a kaj 12-a jarcentoj far grafo Henri de Trego. 
La abatejo estis klasifikita kiel Historia Monumento ekde 1862 kaj ejo protektita de la Marborda Konservatorio ekde 1995. 



La abatejo estas konstruita sur loko de 70 hektaroj malsuprenirantaj al la maro kun moleo formanta havenon kaj duoblan zonon de muroj. 







La muelejo de Craca konstruita en 1844 estis tiam unu el la 12 muelejoj en la urbo Plouezec (unu muelejo por ĉirkaù 300 loĝantoj). La lasta muelisto, Pierre le Cozannet, forlasis ĝin en 1928 kaj la konstruaĵo iom post iom malboniĝis ĝis 1993 kiam la urbo Plouezec aĉetis la ruinon.  





La muelejo situas je 80 metroj de la maro kaj je 65 metroj surper la marnivelo, ĝi estas uata kiel loko por navigado en la golfeto Paimpol et la aliroj. La restarigo entreprenita en 1995 kaj daùris ĝis 1999. La 28-an de majo 2007 ventego kaùzis falon de la flugiloj kiuj ne estis anstaùigitaj ĝis marto 2008.  
 



lundi 5 octobre 2020

Corbeilles en Gâtinais kaj Beaumont du Gâtinais la 27-an de julio

Bela regiono "Gâtinais" je la landlimo de du departementoj Seine et Marne (77) kaj Loiret (45). La urbetoj prezentitaj al vi hodiaù Corbeilles en Gâtinais kaj Beaumont du Gâtinais estas tipaj vilaĝetoj  kaj ege interesaj. 

Corbeilles en Gâtinais estas kampara urbeto kun 1500 loĝantoj kun aero de ĉirkaù 3 200  hektaroj kiuj komenciĝas en 465 ĉe la loko de La Petite Motte (malgranda monto). La meza alteco estas 85 metroj. La urbeto situas proksime al Natura Zono de Ekologia Intereso. La plej elstara industriejo estas sukerrafinajo sed agrikulturo kaj komerco estas tie. 

Beaumont du Gâtinais estas la plej suda urbeto situanta en departemento Seine et Marne en regiono Ile de France (Francilio). La urbo estas elstara de la departemento Seine et Marne en la departemento Loiret post la elekto farita en la 19-a jarcento cele aparteni al la regiono Nemours. 

La nomo de la urbeto estas kuntiriĝo de Bela Monto. 



La Halo en Corbeilles en Gâtinais ...


Sekvas la urbodomo ...


kaj la ebleco prunti aù doni librojn ...


Denove la Halo kaj la Preĝejo Sankta Germain (15-a jarcento) 


Malantaù la urbodomo, la ĝardenoj ...
 

Mia kara edzo ripozas en Beaumont du Gâtinais ...


sub la Halo ...


Jen foto de la Halo


Mi ne ripozas, mi pripensas ...


Urba muzeo daùre en Beaumont du Gâtinas...


Promenu ni laùlonge de la muzeo....



La loko estas beleta, ĉu ne ? 
 



Tie eblas tranokti por ferioj aù semajnfinoj ...



Tra la malgranda truo ....


Jen fino de la vizito. Ĉu plaĉis al vi ? 








lundi 27 juillet 2020

La vilaĝo de Doue (77 Seine et Marne) la 24-a de majo

Doue, franca komunumo situanta en départemento Seine et Marne, nombras 994 loĝantojn. La vilaĝo situas en la orienta parto de Pariza Baseno, en la parto "Brie" historie konata kiel "Brie Champenoise", dek kilometroj nordoriente de Coulommiers, plie precize en agrikultura ebenaĵo regata de monteto "La Butte de Doue". 

La urbeto havas du gastejojn, bakejon, merkatan ĝardenistojn, pejzaĝiston kaj meblan destokan magazenon situata anstataù la malnova fromaĝfabriko. Ĝis la mezo de la 1990-aj jaroj, la fromaĝfabriko produktis lokan fromaĝon "Butte de Doue". La ĉefa agado restas agrikulturo.  

La unua mencio pri la vilaĝo en la dekunua jarcento rlatas al Duensis (malnova nomo de Doue). Ma nomo venas de nomado en maljuna franca signifo "mare" (maro). La literumo de la vilaĝo poste evoluis en 1793, la nomo estis skribité Doüe, en 1801, Douès.



Fotoj de Joël 
Fuji Film XT 30 kun objektivo FUJINON 18/55 - F 2.8

Fotoj de Raymonde
Sony HX 60 "expert"



Preĝejo La Croix en Brie 


Ni venis al tiu vilaĝo motorcikle ...


Dum paùzo, la "piloto" maldekstre kaj la urbodomo ...



Nia motorciklo por ornami la restoracion ...


La "Butte de Doue" : la legendo diras ke Gargentua, la giganto de la romano de Rabelais, havis sablon en sia boto kaj malplenegis ĝin tie kio estus formita la "Butte de Doue". Ĝia atipika pozicio ebligas nomi ĝin "Phare de la Brie" aù "Lanterne de la Brie".  


La batalo de Doue okazis la 7-an de junio 1793 dum la milito Vendée 
(regiono sudokcidente de Francio). 


Detalo de la preĝejo Saint Martin de Doue


La 13-a jarcenta preĝejo St-Martin de Doue estas listigita kiel historia monumento. La konstruaĵo situas sur monteto rigardanta la vilaĝon. En la apuda tombejo estas anonima tombo de "prusa" soldato de 1871 Hans Wukdenaùer 25 jaraĝa kiu mortis la 24-an de marto 1871, viktimo de la milito ? de malsano ? (Neniu scias precise ĝis hodiaù ....) 



Ni rendevuas baldaù por alia vizito !