mercredi 15 septembre 2021

Coulommiers la 21-an de februaro 2021

Coulommiers situas en departemento Seine et Marne (77) en francilia regiono. Fama por ĝia fromaĝo, la urbo kie vivas prekaù 15 000 personoj plezurigas junulojn kiel malpli junajn homojn kombinante la avantaĝon de la urbo en kamparaj aeroj. 

La bonaĵoj de relativa trankvileco kaj la neneadebla prospero por kiu ĝi prenis dum lia posedo de la grafoj de Ĉampano kaj Brie estis bedaùrinde neniigita de la Centjara Milito dum kiu ĝi estis prenita kaj reprenita de la angloj. 

Okupita de la germana armeo en 1940, la urbo estis liberigita la 27-an de aùgusto 1944 far la usona armeo de Generalo Patton. Monumento en Coulommiers rememorigas la eventon. 

Nigra & blanka Joël Fujifilm XT30 kun objektivo Fujinon 18/55  F2.8

Kolora Raymonde Sony DSC HX60



La urbo Coulommiers distingiĝas por la kvalito de la arkitektura kaj kultura heredaĵo.... 
Entute kvin historiaj monumentoj identigitaj kaj rimarkinda ĝardeno, la Parko de Kapucenoj ....


Ĉefa urbo de la Granda Morin Valo, la urbo Coulommiers reprezentas la geografian centron de la altebenaĵo de la Brie.


La teatro de la urbo


La poŝtoficejo


La urbodomo


Jen konata persono ....


Bela ligna fasado


Bela kvartalo ripoza 


Alia konata persono ....



Alia rigardo nigra blanka ... interese kaj bele ....



Rigardu la nomon de tiu hotelo ... Ursa ...interese....


Kiel kutime, ni donas al vi rendevuon por alia promenado ! Ĝis baldaù !

Ĝ

jeudi 26 août 2021

Trouville - La fiŝhaveno

Trouville estas franca komunumo situita en departemento Calvados (14) en regiono Normandio (okcidente de Francio). La loĝantaro sumas je 4 614 personoj. La komunumo situas oriente de la departemento en la regiono "Pays d'Auge" apud rivereto Touques sur la dekstra bordo fronte al Deauville.  

Trouville estas fiŝa urbo, lia malgranda fiŝkapta haveno plena da ĉarmo gastigas ĉirkaù dudek boatoj. Paca loko kie vi rigardas meùdojn kaj mevojn....La urbeto estas populara marborda feriejo kaj parizanoj venas tie regule ... post nur du horoj da trajno .... Aùtenkeco de la stacio devenas parte de la fiŝkaptista haveno kaj de la fiŝmerkato. La kajoj estas la plej malnova parto de la urbo. 

Nigra & blanka Joël Canon Powershot G5 X

Kolora Raymonde Sony DSC HX60




Turismo estas ĉefa ekonomia agado de la urbo. La kazino Barrière estas la 21-a en Francio per la produkto de ludoj, dungante 110 homoj


Mevoj bonvenigas vin kaj dancas ĉirkaù fiŝkaptaj boatoj kiuj revenas en la haveno... Spektaklo malstreĉigas ....



Malnova ateliero sed nia la mia ....




Eta agrabla paùzo, ĉu ne ? 




Vi vizitis la urbon.... Tie oni nombras kampadejon de 200 lokoj, 14 hoteloj inkluzive 4 stelaj hoteloj kaj multaj restoracioj kaj talassoterapia centro. 

lundi 16 août 2021

Le kastelo de Diant le 14-an de februaro 2021

 Fotoj : Raymonde kaj Joël

SONY HX 60 por Raymonde (kolora)

CANON G5 X por Joël (blanka & nigra)

La vilaĝo de Diant, de origine kelta, estis nomita pasintece Diantenis, Dianso, Dian kaj finfine Diant. La feùda palaco datiĝas de la dek unua jarcento. Dono Morin, historiisto de Gâtinais (regiono de la kastelo) parolas kiel tre malnova konstruo, aldonante ke reĝoj ofte restadis tie. Milon Crochu kaj Pierre de Voulx ŝajnas esti la unuaj sinjoroj kun Geoffroy de Dyans. 

Laùùmapo de 1734, la kastelo estis flankita de dek unu turoj kun interna korto kaj levponto. Nuntempe, restas nur 5 turoj (unu el kiuj estis tre difektita same kiel la nuna kastelo per la aeraj bombardoj en junio 1940) kaj du trionoj de la ĉirkaùaĵo. 



Longa agrabla aleo kiu kondukas en la parko de la kastelo ...


Tiu kastelo estis loĝata de Blanche de Kastilio kaj reĝo Sankta Ludoviko kiu faris kelkajn longajn restadojn tie. Dum la 100 jara milito, la delfeno inter 1420 kaj 1422 starigis sian ĉefsidejon en la kastelo kie li konstruigi fortikaĵojn. 



La muroj de la turoj estas tri metroj dikaj. 



Nuntempe, la kastelo estas privata domo....



Vi ekvidas la urbeton Diant


La nuna kastelo (loĝejo) estis rekonstruita en la 18-a jarcento parte sur la ruinoj de la malnova. Dum ĉirkaùfosa purigilo farita en 1907, estis trovitaj nerompitaj, je unu metro subakve, ĉiuj fundamentoj de razitaj turoj. 







Fino de la vizito, ni esperas ke vi lernis iom ....

Vi povas peti la kompletan historion se vi interesiĝas ....




dimanche 25 avril 2021

Vilaĝo de Grez sur Loing la 31-an de marto 2021

Iuj historiaj notoj ... Kiam vi atingos la vilaĝon de la vojo de "nia hejmo", tuj videblas la tri antikvajn monumentojn el la mezepoka periodo ... unue la malnova ŝtona ponto kiu preterpasas la riveron Loing... Poste maldekstre la ruinoj de la Ganne Turo kaj la preĝejo.... Tiujn lokojn vi malkovros dum promenado...

Se la vilaĝo estas modesta en nombro da loĝantoj (1432 la lasta nombrado) ĝi etendiĝas sur pli ol 1297 hektaroj kaj havas longan historian, la loko estis jam okupita en prahistoriaj tempoj. La loĝantoj nomiĝas 'la grezois". La evoluo de la nombro da loĝantoj estas konata tra la nombradoj de la loĝantaro efektivigita en la municipo ekde 1793. 

Urbeto de pentristoj ...Unu el la unuaj por malkovri la urbeton estis Jean Baptiste Corot kies Grez Ponto datiĝas el la jarojn 1860. Li revenis plurfoje. La Goncourt fratoj restis tie de 1863 ĝis 1865 sed ŝajne ne konservis neforgeseblan memoron pri vintroj ĉe la rando de la rivero... Grez ricevis la viziton de aliaj francaj artistoj, certe malpli konataj, sed kun granda talento. 

Aliklanke, la plej famaj pentristoj en iliaj respektivaj landoj restis en Grez : Carl Larsson aù Karl Nordström el Svedio, Sir John Lavery, Franck O'Meara el Britaj Insuloj, Seïki Kurodo aù Chu Asai el Japanio, la fratoj Harisson aù Robert Vonnoh el Usono.

Por Joël : Fujifilm XT 30 kun Fujinon XF35 mm F2

Por Raymonde : Sony DSC HX 60 




La Ganne Turo konstruita far la reĝo Louis VI en 1127 samtempe kiel la kastelo. 
Klasifikita ĉe Historiaj Monumentoj en 1907


La malnova ponto konstruita inter la 12-a kaj la 14-a jarcentoj plurfoje detruita kaj restarigita en 1980. 
Klasifikita ĉe Historiaj Monumentoj en 1926


Kuraĝa sportisto ...
  

Interne de la Ganne Turo
 

Apude de la malnova ponto 


Promenado tra la malnovaj stratoj....


Iama veturilo ....


Interna korto de bieno
 

Saluton kara fotisto ....



Kvazaù alispezaj fotoj kun alia foto aparato ...



La preĝejo Notre Dame et Saint Laurent (Nia Sinjorino kaj Sankta Laurent) estis la preĝejo de prioreco dependa de Saint Jean (Sankta Johano) la privata kaj datiĝa el la 12-a jarcento. 
Klasikita ĉe Historiaj Monumentoj en 1907.