mercredi 30 octobre 2013

NIGLOLAND DEKOROJ HALLOWEEN la 30-a de oktobro 2013

Chiujare, ni vizitas tiun amuzparkon por admiri la dekorojn aranghitajn okaze de Halloween. Kelta festo, kaj ne usona kiel multaj opinias, cele honorigi la mortintojn kaj peti de ili bonan rikolton por la venonta jaro. Kaj ni ne bedaùris ! Je tiu okazo, la amuzparko Nigloland kunlaboris kun Famaj Komerc kaj Arkitektaj Lernejoj de la urbo Troyes por montri dekorojn belege aranghitaj.

Nigloland okulfrapas chijare lassante malproksime la dekorojn de Disneyland Paris kiu shajnas pli senkoloraj.

Uzita materialo : aparato CANON POWERSHOT G12
Kliku sur la miniaturo por aperigi la abumon Picasa Web


lundi 7 octobre 2013

HALLOWEEN EN DISNEYLAND LA 7-an de OKTOBRO 2013

Ni ne konservas tion kiel sekreto, la amuzparkojn ni treege sxatas. Kiel cxiujare, Disneyland Paris ornamas parton de la parko je la Halloween koloroj. Tiujare, la ornamistoj (iom) sxangxis la tuton : malpli da kukurboj, pli da « rolantoj », nekutimaj koloroj. Tamen, ni iom atendis pli kompare kun la reputacio de tiu parko, grava turisma loko !

« Cast Member » (laboristino) kiun ni konas, certigis ke Disney ne tro investis en Halloween por pli bele prepari Kristinaskon ! Bone ! Baldaù ni ekscios, ni iro viziti, kalkulu pri ni !

Kelkaj fotoj el tiu agrabla tago pere de CANON POWERSHOT G12 (Joël) kaj IXUS 860 IE (Raymonde)


Kliku sur la miniaturo por aperigi la abumon Picasa Web




mercredi 4 septembre 2013

PARKO DE LA FELISBESTOJ EN NESLES (77) 4-a de septembro 2013

" Tie cxi, on ne ekspoziciias la bestojn, oni invitas vin en ilia mondo !


Fondita de Patrick kaj Thierry JARDIN en departemento Seine et Marne, tiu parko estas instalita en belega bieno de 79 hektaroj kaj kunigas pli ol 26 specoj da bestoj de la grandega tigro el Siberio al la malgrandega rustokolora kato. Vi vojagxas en Azio, en Afriko, en Eùropo kaj en Ameriko.
Tiuj kelkaj fotoj por doni al vi, ankaù, la emon malkovri tiujn bestojn tiel allogaj kiel misteraj ! La felisbestoj estas la regxoj de kamuflado kaj necesas esti pacienca, bone rigardi kasxistaj en la arbfoliojn, la sxtonoj aù la arboj kaj tio.... exc en tiu parko !!!!!

Por Joël : Canon 60D + objektivo SIGMA 70/300 F4 (por la fotoj kun téléobjektivo)
Por Raymonde : Canon 400D + objektivo TAMRON 17/55 F2.8 (por la fotoj proksimaj)





















 "

dimanche 1 septembre 2013

BARKTURNIROJ ST MAMMES (77) 1-a de septembro 2013

Saint Mammès. Malgranda vilagxo apud Moret sur Loing, rivertransporta haveno sur la Sejno. En tiu loko, kunigxas la riveroj Loing kaj Sejno antaù ol tiu lasta trairu Parizon.
La tradicio de barkturniroj estas ege malnova kaj prezervita por nia plej granda plezuro ! Kelkaj fotoj de barkturniroj montrantaj junulinojn malpli ol 20 jaragxaj en tekniko nomita : Parisienne.
La urbestro de Saint Mammès ne restos la lasta kaj malsekigos la cxemizon !
 
Fotoj : Canon 60D + objektivo Canon 55/250 F4.




















mardi 20 août 2013

PARKO NIGLOLAND LA 20-an DE AUGUSTO 2013

Dum bela suna posttagmezo, vizito en unu el la amuzparko kiun ni tre sxatas. Farigxis (bona) kutimo tiu tago en Nigloland. Cxiujare, la parko plibonigxas, modifas kaj aldonas novajn distrajxojn, malfacilas lacigxi !

Kelkaj fotoj el tiu agrabla tago pere de CANON POWERSHOT G 12