dimanche 9 août 2015

Briare la 9-an de aùgusto 2015

La ponto kanalo de Briare estas ponto canalo flanka al la riverego Loire kaj super Loire.  La konstruaĵo situas sur la teritorio de komunumoj Briare kaj St-Firmin sur Loire en la departemento Loiret kaj region Centra Francio. 
La ponto kanalo ne estis devige la unua kun 662 metroj sed tamen la plej longa en la mondo. Plej longa aparis en 2003, la ponto kanalo de Magdebourg sur la riverego Elbe (Germanio), la ponto mezuras 918 metroj.

Entute metala, la akvovojo estas bordita de du trotuaroj kaj ligno de lumstangoj. La bordoj estas ornamitaj de du belaj kolonoj kiuj similas al tiuj de la Ponto Aleksandro la 3-a en Parizo. La larĝeco de la kanalo estas 6 metra kun ankrado de 2,2 metroj. La ponto estas konstruita sur 14 ŝtonaj pilieroj.
Daùre pli kaj pli da turistoj venas tie ! 



























dimanche 2 août 2015

Kolora - Blokhaùso Eperlecques kaj baterio Todt 2-an de aùgusto 2015

La blokhaùso  de  Eperlecques, unua lanĉbaso de V1 kaj V2,
vizito dimanĉon la 2-an de aùgusto 2015

Norde de Francio, post la 100-a Universala Kongreso de Esperanto, ni profitas de tiu dimanĉo por viziti du famaj lokoj de la dua mondmilito en departemento Pas de Calais.
La blokhaùso  de  Eperlecques : 90 000 tunoj da betono  ordigitaj Historia Monumento. Decembre 1942, Hitler ordonas konstrui uzinon cele kunigi kaj sendependan lanĉbason de raketoj V1 kaj V2 por detrui Londonon kaj Antverpenon.

Bombardita far la aliancaj landoj en aùgusto 1943, ĝi neniam funkciis kiel lanĉbazo, sed la Germanoj denove konstruigis ĝin por fini la pezkonstruon kaj instali produkton de likvida oksigeno, tiutempe necesa karburaĵo por la V2. 

La fotojn kiujn vi vidas montras ankaù la baterion Todt sed temas pri koloraj fotoj, kvazaù similaj al tiuj nigraj kaj blankaj. Pli da detaloj eble estas sur la aliaj ol sur la koloraj, alia maniero imagi la lokon.

Kliku sur la miniaturo por aperigi la albumon Picasa Web



Nigra blanka - Vizito de blokhaùso Eperlecques (62) la 2-an de augùsto 2015





Kliku sur la miniaturo por aperigi la albumon Picasa Web



mercredi 29 juillet 2015

Vizito de Brugho (Belgio) la 29-an de julio 2015

La norda Venecio

Unu el la tuttagaj ekskursoj kondukis nin al Brugo (Belgio) estas unu el la plej belaj urboj de Eùropo kaj gia historia urbocentro estas Monda Heredajo de Unesko. Matena promenado tra la arkitekturaj, historiaj kaj artaj monumentoj de la mezepoka kaj renesanca urbo. Tagmango en malnova bierfarejo kaj boata vizito de la urbo tra giaj kanaloj. Libera tempo en la centro kaj reveno al Lille.



Kliku sur la miniaturo por aperigi la albumon Picasa Web



samedi 25 juillet 2015

100-a Universala Kongreso de Esperanto en Lille

de la 25-a de julio gxis la 1-a de aùgusto 2015 


De la 25-a de julio gis la 1-a de aùgusto okazis en Lille Grand Palais (Francio) la 100-a Universala Kongreso de Esperanto kun 2695 partoprenantoj el 82 landoj.


Multaj indikiloj en la stratoj de la urbo kaj speciala programo, koncercertoj kaj stratanimadoj, por la logantoj kaj la turistoj ebligis bonege konigi esperanto al pluraj miloj da personoj en Lille kaj la regiono.


Al tiu programo aldonigis por la gekongresanoj ekspozicioj kaj prelegoj, konferencoj, asociaj kaj specifaj kunvenoj , forumoj sen forgesi la multnombraj ekskursoj duon tagaj kaj tuttagaj el kiu unu al Brugo (Belgio).


Kliku sur la miniaturo por aperigi la albumon Picasa Web




dimanche 21 juin 2015

Promenado Moret Moto Club en Chamerolles Kastelo la 21-an junio 2015


Somera promenado tra Kastelo de la parfumoj
la 21-an de junio 2015


Bela promenado tiun dimanĉon al Puysaie sub la suno. Ok motoj, aùtomobilo ĉar ni atendas la novan motorciklon) kaj 11 personoj el kiuj la plej juna Leo 10 jaraĝa kaj ankaù motorciklisto. La gvidanto de la grupo agas hodiaù kiel « oficiala gvidanto » kaj sendube li pli kaj pli gvidos estontece.

La Kastelo Chamerolles, mirindaĵo de la epoko Renaissance je la bordoj de la arbaro de Orleans, apud la régionoj Beauce kaj Gatinais, invitas vin al romantika kaj historia promenado en verda etoso. Tiu kastelo estas tiu de la Parfumoj !




Kliku sur la miniaturo por aperigi la albumon Picasa Web




dimanche 31 mai 2015

Parko Nigloland familie la 31-an de majo 2015

PARKO NIGLOLAND FAMILIE
la 31-an de majo 2015

Familie, kun infanoj kaj du genepoj, ni vizitis la parkon Nigloland. Kutima familia etoso en tiu parko, multaj karuseloj « familiaj » por la infanoj kaj gepatroj... kaj geavoj. Kompreneble, ankaù estas pli eksterordinaraj karuseloj por la aliaj homoj ….


Estis bele rigardi la feliĉajn okulojn de la kvarjara nepino kiu unuafoje vizitis tiun parkon dum la okjara frato jam estis tie trifoje. Belega tago por ĉiuj ni !!!!



Kliku sur la miniaturo por aperigi la albumon Picasa Web