dimanche 18 mars 2018

Malkovro de vilaĝoj de nia departemento la 11-an de marto 2018

Joël nigra & blanka : CANON 60D objektivo SIGMA 17/70 F2.8 Art
Raymonde kolora : LUMIX TZ70 objektivo Leica

Dimanĉe la 11-an de marto, suno brilas.... Ni planas fotopromenadon tra du malgrandaj vilaĝoj de nia departemento "Seine et Marne", Vimpelles kaj St-Loup de Naud en la regiono de Provins.

La komunumo de Vimpelles kie loĝas iom pli ol 550 loĝantoj situas sud oriente de la departemento. La rivero Auxence serpentumas tra la vilaĝo kaj antaùeniras piede de la preĝejo de la 18-a jarcento, registrita kiel Historia Monumento, kies sonorilturo estas la plej alta en la regiono.

Vimpelles estas la vilaĝo la plej ornamita kaj lumigita, okaze de Kristnasko, ekde deko da jaroj dank'al skipo de bonvolemuloj tre aktivaj. De la 1-a de decembro ĝis la 10-a de januaro, pluraj miloj da personoj promenadas tra la stratoj por admiri la urbajn ornamaĵojn kaj ankaù tiuj de la loĝantoj.

Dum nia promenado, ni renkontis skipon da bonvolemuloj kiuj dufoje jare, marte kaj septembre, purigas la stratojn de la urbeto kaj de la regiono helpe de grandaj rubujsakoj. Vi mem povas konstati ke la "rikolto" estas sukcesa.

Daùrigo de la promanado al St-Loup de Naud, vilaĝo de 887 loĝantoj, starigita sendube komence de la 7-a jarcento sur roka sprono favora al kontrolrigardado. Komence de la dua duono de la 12-a jarcento, la pilgrimado al St-Loup de Naud multe ampleksiĝis. La dekadenco de la Foiroj de Champagne (nomo de la regiono) kaj la Centjara Milito estas je la origino de senpopoligo de la vilaĝo.

De la benedikta priorejo fondita en 981, nur restas la abatejo kaj ĉarma vilaĝo, sed la promenanto povas admiri la belegajn statuojn de la unua gotiko kaj la skulptaĵojn bonege konservitaj el tiu rimarkinda portalo en Francilia Regiono vizitita de turistoj el la tuta mondo.

Reveno hejme tra aliaj stratoj atendante la plezuron denove malkovri aliajn vilaĝojn de nia departemento.


Rivereto de la lageto en St-Germain Laval







Vimpelles


Vimpelles



Vimpelles


2 bonvolemulinoj en Vimpelles









La tuta skipo da bonvolemuloj en Vimpelles 


St-Loup de Naud 







Fino de la promenado en St-Loup de Naud 

dimanche 25 février 2018

Moret Moto Club la 25-a de februaro 2018

Raymonde kaj Joël  LUMIX TZ 7O objektivo Leica

Dimanĉe la 25-a de februaro, unua motorcikla promenado de la jaro 2018 kun nia klubo Moret Moto Club. "Vintra promenado" iom frosta, 3 gradoj.... Gratulojn al la 12 partoprenantoj kiuj jese respondis, 10 post la unua informo al kiuj aldoniĝis 2 aliaj motorciklistoj post la dua informo... Laù la vetero, estis demando ĉu daùre okazigi la promenadon, ĉu nuligi ĝin.. Kaj ek, la grupo rulas !!!!

Entute 8 motorcikloj, 12 motorciklistoj kaj aùtomobilo kun 3 personoj.... Gaja grupo de 15 personoj....Tiu promenado kun distanco de 70 kilometroj kondukis la grupon tra interesaj kaj belaj partoj de la francilia regiono "Terres du Gâtinais" kaj "Pays de Bière". La celo de tiu promenado estis la Verrerie d'Art de Soisy sur Ecole (Arta Vitrofabriko).

En 1977, la posedantoj akiris parkon borde de la rivereto Ecole por montri al la publiko la spektaklon de la vitro ŝvelita pere de kano. Soisy sur Ecole estas vitrofabriko aparte dediĉita al kolora vitro. Nepre vizitinda !

Fino de la promenado antaù varma ĉokolado en Fontainebleau kaj promeso revidi unu la alian tre rapide okaze de la venonta promenado de la klubo, norde de la departemento Seine et Marne, la 25-an de marto kiu kondukos nin al la "Musée de la Grande Guerre" (Muzeo de la Unua Mondmilito) en Meaux.