mercredi 10 mars 2021

Perros-Guirec kaj Tregastel la 18-an de aùgusto 2020

Perros-Guirec, en Bretonio (Côtes d'Amor) je 524 kilometroj de Parizo.... Prestiĝa ĉemara feriiurbo dum pli ol jarcento, la urbo situas en protektita natura loko, meze de nekutima pejzaĝo kie la tero kaj la maro estas kovritaj per rozkoloraj gratinaj ŝtonoj kun formoj kiuj ŝajnas kvazaù ĉizitaj de la vento. 

Dum la somero, la urbo prenas alian dimension, sportan, kulturan kaj ekonomian kaj la loĝantaro multiĝas kvinfoje ...La urbo havas tri ĉefajn strandojn. La haveno de la urbo havas flosaan basenon kaj bonvenigas la fiŝkaptistojn kaj la boatistojn. 

Perros-Guirec estas bretona toponimo konsistanta el penn kiu signifas "fino" kaj roz "terkapo, montoflanko". Guirec estas la antroponimo de la fonda sanktulo de la loko, Sankta Guirec, ankaù patrono de Loquirec, urbo situanta ĉirkaù tridek kilometroj de Perros-Guirec. 

Rigardu la unuajn fotojn por trovi poste la klarigojn pri Tregastel .... Agrablan promenadon ! 


Fotoj koloraj : Raymonde SONY G HX 60

Fotoj nigraj blankaj : Joël FUJIFILM XT 30 kaj Fujinon XF 18/55 F2.8 WR



Bela strato ...



La urbodomo


Iom da ripozo ... Ne hezitu ...



Vizito de Tregastel

Urbo kun 2400 loĝantoj kie ankaù somere troviĝas kvinfoje pli da loĝantoj... Tie ankaù estas granitaj ŝtonoj kaj dek du strandoj, multaj insuletoj kaj tio reprezentas distancon de 17 kilometroj !

La urbo nomiĝis Tregastel en 1225, ecclesia de Trecastel fine de la XIV-a jarcento, Tregastell en 1426 kaj Tregastel en 1461... La nomo signifas la Paco en Kastelo. La unua urba konsilantaro estis fondita la 24-an de februaro 1790. 





Somera ekspozicio



Kia bela ĉielo... ĉu ne ? 





La fotisto kiu montris fotojn dum vidita ekspozicio


                                            Laù la strato kiu kondukas al Trégastel ....





Nomo de la loko kie eblas faris fotojn kaj de la strando ...






Muzeo de la maro 








Jen ni finis nian hodiaùan ekskurson .... Ni baldaù revenos kaj rakontos al vi la sekvon de niaj ferioj ! 

dimanche 17 janvier 2021

Ferioj en Paimpol (Bretonio),, la Lanleff templo kaj la urbo Guingamp (la kastelo kaj la remparoj) la 17-an de aùgusto 2020

La nomo de la loko estas atestita laù la formoj Lanlem en 1148, Lanlaim en 1262, Lanlem 

en 1269, Loulem fine de la dekara jarcento kaj Lanleff en 1626.

La Lanleff templo estas ruinita monumento en rozkolora grejso konstruite laù cirkla plano 

kiel la abateja preĝejo Sainte Croix de Quimperlé. Se ĝia formo rilatas al tiu de la 

Jerusalema Sankta Tomboĉambro, ĝi estas tie "mariana rotondo kies nombro estis granda 

en Eùropo dum la romanika periodo"


Fotoj koloraj : Raymonde SONY G HX 60

Fotoj nigraj blankaj : Joël FUJIFILM XT 30 kaj Fujinon XF 18/55 F2.8 WR


 


Ni promenu trankvile admirante la diversajn detalojn de la templo....


unu post la aliaj ....


Vidu kiel interese estas ....



Tiu bildo montras la templon en la pasinteco


Jen la koloraj bildoj de la templo ...

Alproksimiĝu por legi la historion ....



Tre mallarĝa estas la enirejo


Lasta foto de la promenado en Lanleff, ni nun iru al ...


... la urbo Guingamp ....

 La nomo de la loko estas atestita en la formoj Wingamp, Guencamp en 1123, Guengampen 

1145, Wemgampus en 1151, Wengamp, Guengampus en 1165 kaj 1169, Wingamp en 1165 

kaj 1171, Guingampus en 1235. 

La urbo estas hejmo de profesia futbala klubo "En avant Guingamp". 

En Guingam vivas 

8000 loĝantoj. 


Centra placo de la urbo

El la kastelo konstruita en la 12-a jarcento ....


Vidinda bildo 


Revenante en la urbon ...



Ne timu ...Ni eniru en la straton de la infero ....

En la preĝejo....

Beleta kiosko 


La kastelo


Jen fino de la tago .... Ni esperas ke tiuj fotoj montris iom pli el la bela regiono Bretonio ....