Perros-Guirec, en Bretonio (Côtes d'Amor) je 524 kilometroj de Parizo.... Prestiĝa ĉemara feriiurbo dum pli ol jarcento, la urbo situas en protektita natura loko, meze de nekutima pejzaĝo kie la tero kaj la maro estas kovritaj per rozkoloraj gratinaj ŝtonoj kun formoj kiuj ŝajnas kvazaù ĉizitaj de la vento.
Dum la somero, la urbo prenas alian dimension, sportan, kulturan kaj ekonomian kaj la loĝantaro multiĝas kvinfoje ...La urbo havas tri ĉefajn strandojn. La haveno de la urbo havas flosaan basenon kaj bonvenigas la fiŝkaptistojn kaj la boatistojn.
Perros-Guirec estas bretona toponimo konsistanta el penn kiu signifas "fino" kaj roz "terkapo, montoflanko". Guirec estas la antroponimo de la fonda sanktulo de la loko, Sankta Guirec, ankaù patrono de Loquirec, urbo situanta ĉirkaù tridek kilometroj de Perros-Guirec.
Rigardu la unuajn fotojn por trovi poste la klarigojn pri Tregastel .... Agrablan promenadon !
Fotoj koloraj : Raymonde SONY G HX 60
Fotoj nigraj blankaj : Joël FUJIFILM XT 30 kaj Fujinon XF 18/55 F2.8 WR
Bela strato ...
La urbodomo
Iom da ripozo ... Ne hezitu ...
Vizito de Tregastel
Urbo kun 2400 loĝantoj kie ankaù somere troviĝas kvinfoje pli da loĝantoj... Tie ankaù estas granitaj ŝtonoj kaj dek du strandoj, multaj insuletoj kaj tio reprezentas distancon de 17 kilometroj !
La urbo nomiĝis Tregastel en 1225, ecclesia de Trecastel fine de la XIV-a jarcento, Tregastell en 1426 kaj Tregastel en 1461... La nomo signifas la Paco en Kastelo. La unua urba konsilantaro estis fondita la 24-an de februaro 1790.
Somera ekspozicio
Kia bela ĉielo... ĉu ne ?
La fotisto kiu montris fotojn dum vidita ekspozicio
Laù la strato kiu kondukas al Trégastel ....
Nomo de la loko kie eblas faris fotojn kaj de la strando ...
Muzeo de la maro
Jen ni finis nian hodiaùan ekskurson .... Ni baldaù revenos kaj rakontos al vi la sekvon de niaj ferioj !