dimanche 25 février 2018

Moret Moto Club la 25-a de februaro 2018

Raymonde kaj Joël  LUMIX TZ 7O objektivo Leica

Dimanĉe la 25-a de februaro, unua motorcikla promenado de la jaro 2018 kun nia klubo Moret Moto Club. "Vintra promenado" iom frosta, 3 gradoj.... Gratulojn al la 12 partoprenantoj kiuj jese respondis, 10 post la unua informo al kiuj aldoniĝis 2 aliaj motorciklistoj post la dua informo... Laù la vetero, estis demando ĉu daùre okazigi la promenadon, ĉu nuligi ĝin.. Kaj ek, la grupo rulas !!!!

Entute 8 motorcikloj, 12 motorciklistoj kaj aùtomobilo kun 3 personoj.... Gaja grupo de 15 personoj....Tiu promenado kun distanco de 70 kilometroj kondukis la grupon tra interesaj kaj belaj partoj de la francilia regiono "Terres du Gâtinais" kaj "Pays de Bière". La celo de tiu promenado estis la Verrerie d'Art de Soisy sur Ecole (Arta Vitrofabriko).

En 1977, la posedantoj akiris parkon borde de la rivereto Ecole por montri al la publiko la spektaklon de la vitro ŝvelita pere de kano. Soisy sur Ecole estas vitrofabriko aparte dediĉita al kolora vitro. Nepre vizitinda !

Fino de la promenado antaù varma ĉokolado en Fontainebleau kaj promeso revidi unu la alian tre rapide okaze de la venonta promenado de la klubo, norde de la departemento Seine et Marne, la 25-an de marto kiu kondukos nin al la "Musée de la Grande Guerre" (Muzeo de la Unua Mondmilito) en Meaux.
















































dimanche 4 février 2018

Egreville la 4-an de februaro 2018

Raymonde "kolora" : LUMIX TZ 70 objektivo Leica
Joël " nigra kaj blanka" : CANON Powershot G12

Dimanĉe la 4-an de februaro, frostas, estas vintra sezono sed la suno brilas. Ni kaj nia amikino decidas fari mallongan promenadon motorcikle en la kamparo. Ni elektas Egreville, vilaĝeto je 20 km de Moret sur Loing, je 100 km de Parizo, sud oriente de la departemento Seine et Marne. La promenado tra belaj vojoj finiĝas en la urba kafejo kie ĉokolado varmigas nin.

Rigardoj sur fotoj de la Paroka Preĝejo konstruita en la 12-a jarcento, rekonstruita en a 15-a jarcento, pligrandigita en la 17-a jarcento kaj sur la Halo konstruita fine de la 15-a jarcento.










lundi 11 décembre 2017

Zamenhof festo la 9-an de decembro en Parizo

Données techniques : Canon Powershot G12 et flash Canon "Cobra type 430 EX. Focales utilsées : 35mm - 50mm - 85mm (portraits). Flash déporté et synchro lente deuxième rideau. L'éclairage de la scène très orangé, maintient de la lumière de la salle en tubes fluos, pas le top ! J'ai opté pour une balance des blancs assez chaude en comptant sur le flash déporté sur le côté pour "casser" les contrastes trop forts.


La 9-an de decembro okazis en Parizo la tradicia Festo Zamenhof organizita de la Franca Fervojista Asocio kunlabore kun Esperanto Paris " Francilia Federacio de Esperanto France".

Kvardeko da personoj ĉeestis tiun feston kun varia programo :

- La grupo Ze Bumble Boys, jazo orkestro kiu regule vivigas la koron de Quartier Latin (Pascal je gitaro, Patrick je kontrobasso kaj Bernard je klarineto).Pluraj melodioj el Nouvelle Orleans, ĉefe Sidney Bechet, ritmis la komencon de la spektaklo.

- Françoise kaj Marc, per improvizado de Salsa Bachata, vojaĝigis nin al St-Domingue kaj Kubo.

- Kaj post la paùzo, malkovro de Brel en esperanto kun deko da kanzonoj kiun kantis FaMo, blinda artisto bone konata en la esperantistaj sferoj, akompanata de Pierre je gitaro kaj Bernard je "soubassophone", ĉiuj tri membroj de la orkestro La Kompanoj, ankaù bone konata.

Dum la tuta posttagmezo, estis ebleco akiri la programon kaj partopreni la loterio por gajni malgrandajn lotojn. Post la Festo Zamenhof, okazis en Parizo, la Monata Esperanto Kafejo, organizita de Esperanto Paris.