samedi 15 septembre 2018

Renkontiĝo Harley Davidson Chapter la 15-an de septembro 2018 - UBAKA -

Okaze de la ferma festo de la libera tempa centro en Lesigny (Departemento 77 Seine et Marne, urbo apud Brie Comte Robert), estis organizita tago kune kun la Asocio UBAKA IDF (Francilia Regiono). Temas pri asocio de motorciklistoj kiuj agas por lukti kontraù ĉiuj malbonaj traktoj kontraù la infanoj. 

Festa tago kaj animadoj ! Kelkaj triradaj motorciklistoj kaj duradaj estis invititaj cele subteni la asocion kaj okazigi defiladon en la stratoj de la urbo kaj de la restadejo. 

Post tio, ĉiuj estis invititaj al ĝardena kradostilo kaj al diversaj posttagmezaj animadoj :  

- elmontradoj de brazilaj dancoj 
- tenisa turniro
- prezentado de motorcikloj
- motorcikla bapto organizita de Ubaka dum la tago

La kolekto de donacoj (ludiloj, libroj kaj vestaĵoj) estis bonvenaj kaj organizita en la restadejo. Orkestro akompanis agrable la posttagmezon !


Prezento de motorcikloj 


Pensu forpreni tion antaù ludi 


Juna motorciklisto, ĉu ne ? 



Promenado en la urbo



La restadejo


Kelkaj el niaj geamikoj 




Antaù la tagmanĝo



La brazilaj dancoj



La infanoj ludas ....


Estonta kradostilo



Loko de la infanoj 



Kio okazas ? Ridetu ...




La grupo da dancistoj 





Grupo da motorciklistoj


Kantistoj 





Vidita el la ĝardeno .... Fino de agrabla tago !!!!

dimanche 26 août 2018

Festivalo "Folk and Road Trikes" La Chapelle Gauthier la 26-an de aùgusto 2018

Belega tago kune kun la amikoj (kaj amikinoj...) ĉe "Folk and Road Trikes" en la Chapelle Gauthier la 26-an de aùgusto 2018.

Granda danko al Franck kaj ĉiuj bonvolemuloj por tiu simpatia evento !!!
La asocio "Folkrock Trike" kunvenigas pasiulojn de 3 radatransportiloj cele partopreni koncentradojn kaj promenadojn.


La Chapelle Gauthier (nomo ekde 1170), 1460 loĝantoj en 2015, situas je 10 kilometroj de Provins (oriente de la departemento Seine et Marne). 
 La deviso de la komunumo estas la jena : "La laboro solvas ĉion se ĝi estas konstanta"


En la korto de la urbodomo



La urbodomo





La halto dum la longa promenado 


Admiru la belajn tri radatransportilojn ...


Kastelo de Simone de Beauvoir, iama franca verkistino


La aperitivo por la partoprenantoj


Parto de la transportiloj


Parto de la partoprenantoj 


La tabloj por la tagmanĝo



La spektaklo 





Danĝera spektaklo por la sinjorino ...






Bela posttagmezo, bela spektaklo kaj simpatiaj artistoj !